Translacia simetrio

En fiziko kaj matematiko, mova simetrio, aŭ translacia simetrio, de objekto estas simetrio kiu estas invarianteco de la objekto je iu movo.

En geometrio, translacio de objekto per vektoro a skribiĝas: Ta(p) = p + a.

Ĝi estas kontinua mova simetrio kaj diskreta mova simetrio.

Mova simetrio de objekto signifas, ke ia movo ne ŝanĝas la objekton. Por donita objekto, aro de la movoj, kiuj ĝin ne ŝanĝas estas la geometria simetria grupo de la objekto, aŭ, se la objekto havas ankaŭ la aliajn simetrion, subgrupo de la geometria simetria grupo.

Analoge operatoro A sur funkcio estas move invarianta kun respektivo al mova operatoro Tδ, Tδ f(t) = f(t-δ) se la rezulto post apliko de A ne ŝanĝas se la argumenta funkcio estas movita, do por ĉiuj δ kaj f:

A f = A (Tδ f) .

Leĝoj de fiziko estas translaciaj invariantoj, se per la spaca movo ili ne distingas malsamajn punktojn en spaco. Laŭ teoremo de Noether, mova simetrio de fizika sistemo estas ekvivalento al la movokvanta konservada leĝo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search